| << | #502 ; Iom da finna historio de Esperanto |
>> |
Dum la pasinta vintro estis senpage haveblaj multaj malnovaj libroj de loka popolaltlernejo en la urbo Pori, origine ekzemple el la 1920-aj jaroj, ek de la komenco de laboristara altlernejo (Finne: "Työväenopisto").
Inter ili mi trovis faskon de modestaj libretoj - aŭ eble pli bone kajeroj - pri nia bonega internacia lingvo, sed skribitaj plejparte en la finna lingvo. Veraj trezoroj de finna Esperanta historio!
La kajeroj (el la finna de mi tradukitaj nomoj) kiel "Malgranda gvido por Esperanto", "Esperanto kiel lingvo de mondliteraturo", "Esperanto por jaroj 1917 - 18", "Esperanto la lingvo latina de popolo", "Esperanto en poŝto, fervojoj kaj telegrafia establo", "Esperanto kaj ties konkursantoj" kaj "Skoltoj por lerni Esperanton!" estis el jaro 1919.
La granda mesaĝo de libretoj: "Disvastigu la ideo de Esperanto!"
Personoj kiel Vilho Setälä kaj Hugo Salokannel laboris kun ĉi tiuj libretoj. Ili estis kelkaj el la grandaj finnaj pioniroj por la nobla ideo de verda stelo.
Kredeble estis la stato de Esperanto en Finnlando relative bona ĉirkaŭ 100 jaroj antaŭe? La futuro de nia kulture neŭtra lingvo ŝajnis iom bona tiam?
En la mondo furiozis granda milito ĉirkaŭ tiuj tempoj. La sendependa nacio Finnlando estis ankoraŭ tre juna, naskiĝis nur en 1917. Kredeble estis tempoj iom malfacilaj, sed tamen ekzistis espero pri pli bona futuro.
Sed la futuro de nia internacia lingvo evidente en praktiko estis poste iom alia ol kion oni esperis.
La lingvo bazita al eŭropa vorttrezoro, la lingvo internacia kaj kulture neŭtra, speciale projektita por eŭropanoj ... tamen tute ne taŭgas por la nacioj de Eŭropo, eĉ ne por EU!
Kia honto, kia naŭza malŝparo! Kia teda stulteco kaj surpriza malsaĝeco de politikaj estroj!
Nu, jam ŝajnas ke la tuta mondo neniam vere lernos por uzi Esperanton. Esperanto tamen povas por ĉiam resti kara hobio por malplimulto de homaro.
Ni diligente kaj senlace laboru por nia bona internacia lingvo, per ĉiuj eblaj rimedoj. Espereble la mondo tamen iom-post-iom estos pli bona, dankon al nia aktiva uzo de Esperanto.
Miaopinie la lingvo Esperanto estas tre praktika afero, tute ne nura idealo. Multaj personoj kredeble pensas pri amikeco, eterna paco kaj amo sincera, pri bona literaturo, alta kulturo kaj amika internacieco kiam temas pri Esperanto. Miaopinie Esperanto tamen taŭgas egale bone por milito kaj por tekniko, por ĉiutaga praktika vivo, kun amikeco aŭ tute sen amikeco, egale por ĉiuj politikaj partioj kaj politikaj ideoj, same bone por ateistoja, kristanoj kaj mahometanoj, por socialistoj kaj kapitalistoj kaj komunistoj. Miaopinie Esperanto nome ne estas politiko, estas lingvo, laborilo por interhoma komunikado.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |