| << | #510 ; "Frua birdo kaptos la vermon..." |
>> |
Malnova finna proverbo admonas kaj instigas ĉiujn homojn por ellitiĝi matene jam frue. "Aikainen lintu madon nappaa!" Supozeble povas ekzisti bonaj eblecoj kaj avantaĝoj por personoj kiuj ekprocedas kiel eble plej rapide?
Aliflanke oni ankaŭ avertas pri troa hasto kaj urĝo: Nur la dua muso kaptos la pecon de fromaĝo el muskaptilo. La unua muso mortas pro troa avideco. "Ahaneella on paskaanen loppu!", diras malnova ostrobotnia proverbo ; La fino de avidulo estas fekaĵa, libere tradukite.
Nu, mi ne estas certa pri la korekta aranĝo. Ĉu vere ellitiĝi tre frue por trovi la "vermon", aŭ ĉu oni prefere estu nur "la dua muso" por longe vivi kaj prosperi? Ĉiuokaze estas kaj tagoj kaj matenoj gravaj kaj iofoje mi vintre ellitiĝis matene eĉ baldaŭ post 8 horoj, kiam eksterdome estas ankoraŭ iom malhele.
Pro la gravaj monataj tagoj estas oportune ke ĉi tie oni ricevas al leterskatolo senkoste grandan kalendaron, kion oni povas ekzemple fiksi per magnetoj al la ŝtala pordo de glaciŝranko. Nome oni ricevas senkoste iom da reklamoj kaj alian propagandon al sia leterskatolo, se oni ne rifuzis liveradon de tiaj senkostaj avizoj.
Vi vidas apude dekstre foton de mia relative nova fridujo kun la januara kalendaro por la jaro 2026. Malnova fridujo de ĉi tiu apartamento tute disrompiĝis somere dum varmego kaj mi ricevis la novan.
Nature oni povas utiligi ankaŭ la kalendarojn de komputiloj. Apude maldekstre vi vidas foton de monata kalendaro el la labortablo de "Raspberry Pi".
Mi kredas ke ankoraŭ eblis kun la vario 9 ("Stretch") de operaciumo "Raspberry Pi OS" por uzi en komanda fenestro la programon cal por vidi la kalendaron de monato. Tio tamen norme ne plu eblas kun Linux -komputiloj.
Sed oni povas munti la programon denove jene dum Interreta konekto: sudo apt install ncal kaj tiam funkcias kaj la programo cal kaj la programo ncal en la komanda fenestro de Linux -sistemo. La programoj aperas iom aliaj. Kredeble la ncal estas la pli moderna vario.
En monata kalendaro la semajno klare antaŭeniras horizontale por cal kaj vertikale por ncal
En Finnlando oni komencas la semajnon el lundo (ma). La malplilongigoj de finnaj semajntagoj nome estas "ma ti ke to pe la su" por lundo, mardo, merkredo, ĵaŭdo, vendredo, sabato, dimanĉo.
Se oni selektis la anglan varion por la lingvo, la semajno tamen komencas el dimanĉo (Sunday). Nature ni volas vidi ankaŭ la anglan varion de monataj kalendaroj?
Nun mi tamen observas ke fakte ankaŭ la finna vario de programo cal komencas la semajnon el dimanĉo! La finna vario de programo ncal tamen komencas semajnon el lundo, kio estas kutime en nia parto de Eŭropo.
Prefere mi do uzu nur la programon ncal kio kapablas komenci novan semajnon je la korekta semajntago. Eble oni ĝenerale finis por uzi la programon cal ĉar ĝi ne komprenas ke semajnoj komencas el aliaj tagoj en aliaj landoj?
Nu, ĉiuokaze estas matenoj de tagoj gravaj. Por amantoj de falsteloj estas la matenoj speciale gravaj. Ĉu vi scias kial?
Jes, simpla geometrio atestas ke nia propra loka parto de planedo veturas matene sur la antaŭaĵo kiam la Tero cirkulas en sia orbito ĉirkaŭ la Suno.
Vi pensu pri vintra neĝvento. Vi imagu ke vi veturas en aŭto dum neĝado. Vi vidas kiel neĝeroj trafas la antaŭglacon de movanta aŭto. Se vi tamen rigardas malantaŭen, vi vidas ke nur malpli da neĝeroj kolizias kun la malantaŭa glaco.
La kazo estas ekvivalenta kun la Tero kaj falsteloj. Kiam vi veturas sur Tero ĉirkaŭ la Suno, vi povas ĝenerale vidi pli da falsteloj sur la matena ĉielo, ĉar la matena ĉielo estas kiel la antaŭglaco de movanta aŭto dum neĝado.
La apuda desegnaĵo espereble iom klarigas la situacion. Estas la vintra solstico, je la fino de monato decembro. Ni pensu pri la orbita ebeno de nia planedo la Tero ĉirkaŭ la Suno. Ni pensu pri nia propra loka vera suntempo.
La Tero rotacias relative al la direkto de la Suno. Ni pensu ke la direkto de Suno estas konstanta kaj nia loka direkto de sudo varias. Dum meztago (12 horoj) la Suno ja estas en sudo kaj dum meznokto (0 / 24 horoj) al la kontraŭa direkto, en nordo.
Je 6 horoj matene la Tero jam rotaciis 6 horoj maldekstrumen post meznokto. Tio angulo estas egala al 90° ĉar 6 horoj estas unu kvarono de 24 horoj kaj 90° estas unu kvarono de tuta cirklo 360°.
La Tero cirkulas sur sia orbito la Sunon maldekstrumen (iom malrapide) kaj rotacias samtempe ĉirkaŭ sia propra akso ankaŭ maldekstrumen, iom pli rapide.
La desegnaĵo indikas ke la grava loka direkto, la suda direkto de ĉielo estas matene kiel la antaŭglaco de movanta aŭto. La planedo Tero movas je 6 horoj matene al la loka suda direkto de ĉielo kaj tial ni ĝenerale vidas pli da falsteloj sur la matena ĉielo.
Nu, somere la Suno certe jam leviĝis dum 6 horoj matene en la nordaj landoj kiel Finnlando, la ĉielo estas hela kaj tial estas malfacile por vidi falstelojn. Tamen kiam ni pensas pri la tuta mondo, principe falsteloj estas pli abundaj sur la matena ĉielo.
La apuda desegnaĵo validas por vintra solstico, sed la sama estas la vero ankaŭ por aliaj sezonoj de jaro. Matena suda ĉielo estas kiel nia antaŭglaco de falsteloj.
Pli bone, mi desegnu la situaciojn por la tuta jaro ... samtempe mi povas nomi la 8 gravajn momentojn de nia mikronacio. Klare la 4 unuaj gravaj momentoj estas vintra solstico, printempa ekvinokso, somera solstico kaj aŭtuna ekvinokso.
Tamen en malnova finna kulturo estas dum jaro ankaŭ 4 aliaj gravaj momentoj, tiel ke la intertempoj de gravaj momentoj estas 1½ monatoj. La finnaj nomoj de "interaj" gravaj momentoj estas "Talvenselkä" (inter vintra solstico kaj printempa ekvinokso, komenco de februaro), "Vappu" ofte nomita la unua de majo, "Elonkorjuu" (komenco de aŭgusto) kaj "Kekri" (komenco de novembro).
Grave estas por kompreni ke je 6 horoj matene loka vera sunatempo ni veturas kun nia planedo la Tero ĉirkaŭ la Suno sur la plejantaŭa loko de nia ĉiela veturilo.
| |
Somera solstico |
|
|
|
La Suno |
Printempa ekvinokso |
| |
|
|
Ĉi tio estas la lasta artikolo por ĉi tiu projekto. Mi apenaŭ plu korektigos aŭ plibonigos ĉi tion paĝaron. Estos nova esperanta paĝaro kiu anstataŭigos la nunan. Estos nova pli ekonomia kaj pli prudenta esperanta paĝaro!
Espereble ni ankoraŭ poste renkontos estontece sur la Interretaj paĝoj de nova ambasado por la mikronacio Mueleja Insulo.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |