| << | #505 ; Planeda programo en Esperanto |
>> |
Ĉi tie estos unu belan tagon planeda programo de nia kara mikronacio Mueleja Insulo por la jaroj 1950 ... 2049 en nia bona, bela kaj kulture neŭtra internacia lingvo Esperanto. Mi antaŭe laboris kun la finnlingva planeda programo dum esperanta artikolo #501
Mi projektas kaj planas kelkajn novaĵojn, kompare al la origina finnlingva vario de planeda programo. Unu el ili certe estos la selektebla mezo de ĉiela mapo. En la sekvanta mapo el la finna vario de programo estas la nulo (0) de rektascensio dekstre kaj la rektascensio 12 horoj estas en mezo. Maldekstre estas denove la rektascensio 0 kio estas la sama direkto kiel 24 horoj.
La Suno (simbolo ☉) ankoraŭ ne leviĝis super la horizonto (la verda kurba linio) en easto ( "ITÄ" ). Tamen la plej brilaj planedoj Venuso (simbolo V) kaj Jupitero (simbolo J) estos en bonaj cirkonstancoj videblaj super la horizonto sur la easta/orienta ... ĝis ... suda ( "E" ) ĉielo. La selektita geografia latitudo estas jen +63°, do 63 gradoj Norden el tera ekvatoro. La ĉiela spektaklo tamen estus multe simila en tuta norda Eŭropo.
Alternative la nulo de rektascensio povus esti en la mezo de ĉiela mapo. Egalas ja 0 horoj = 24 horoj, fakte la sama rektascensio. Jen bildo kiel la sama situacio povus aperi sur la finna vario se la nulo (24h) estus en la centro de mapo:
La dato ja estas la sama en ambaŭ mapoj, mia 67-a naskiĝtago 30.09.2025. Estas mateno, loka suntempo 5½ horoj, kio korespondas al finna somera tempo proksimume 7 horoj en okcidenta parto de Finnlando. La loka sidera tempo estas proksimume Θ = 5.9 h ; Do kredeble oni povus vidi en sudo dum ĉi tio aŭtuna matena horo sur la ĉielo la bone konatajn stelojn de vintra vespero.
La granda diferenco aperas kiam ni pensas pri la planedoj Saturno (S) kaj Neptuno (N). Neptuno neniam estas videbla per nura homa okulo kaj ĉi tiuj du planedoj apenaŭ estas nun super horizonto. Ni tamen pensu pri la direktoj sur ĉielo. Sur la unua mapo aperas ĉi tiuj du planedoj tre distancaj unu el la alia. Saturno ekstreme maldekstre kaj Neptuno ekstreme dekstre sur la mapo. La dua mapo tamen malkovras la veron : La direktoj de planedoj Saturno kaj Neptuno estas fakte tre proksimaj unu al la alia. Ni ja vidas ilin en la centro de mapo. La rektascensio 24 horoj egalas al nulo, 24h = 0h, sama direkto.
Se vin plej multe interesas la objektoj je la rektascensio ĉirkaŭ la RA = 0 horoj, vi eble volas selekti la duan alternativan mapon. Se tamen vin interesas objektoj ĉirkaŭ la RA = 12 horoj, vi eble preferas la stilon de unua ĉiela mapo.
En la finna vario de planeda programo estis la selektebla geografia latitudo de observanto φ = +60° ... +70° (Norden el la ekvatoro de Tero) kio sufiĉas por Finnlando. La deklinacio sur la ĉiela mapo estis δ = -30° ... +30° ; tutan ĉielon la programo ja ne prezentas, nur la relative malvastan, por planedoj gravan, ĉielan areon ĉirkaŭ la ĉiela ekvatoro (la horizonta rekta linio en la centro de mapo) kaj la ekliptiko (la kurba lila / viola linio). Por la Esperanta vario estos φ = +50° ... +70° kaj deklinacio δ = -40° ... +40° tiel ke eblas desegni la tutan horizonton de observanto sur la ĉiela mapo.
Por la finna vario estis selekteblaj la jaroj 1960 ... 2039 sed por la Esperanta programo la celo estos iom pli vasta, la jaroj 1950 ... 2049 ; do 2000.0±50.
Eble estos ankaŭ aliaj ŝanĝoj en la Esperanta programo, kompare al la finnlingva. Ĉu la blua fona koloro estas bona por la mapo de ĉielo? Eble la koloro de ĉielo povus esti nigra, almenaŭ tiam kiam la Suno estas sub la horizonto?
Estas tro frue por skribi la tutan Esperantan klarigon por la nova programo. Mi tamen kredas ke la Esperanta teksto fine estos tre alia ol la finna klarigo kaj iom pli kurta. Ni esperantistoj ja estas inteligentaj kaj tial ni ne bezonas tiel multe da klarigoj?
La laboro por la nova planeda programo progresos iom post iom ... La Esperanta programo do ne estas ankoraŭ preta & uzebla, sed unu belan tagon ... eble mian 67-an naskiĝtagon?
Nu, la nova Esperanta planeda programo de Mueleja Insulo tamen estas jam "iom preta", ĉu mi diru "preteta" (?), kvankam provizore sen klarigoj. Certe mi devas ankoraŭ testi, plibonigi kaj kontroli la programon ... eble por eterne?
Nu, la laboro bone progresis. Klarigoj jam ekzistas. Jen ekzemplo de ĉiela mapo el la nova planeda programo (en foliumilo de Windows -komputilo):
La saman situacion vi povas vidi rekte en la nova programo: jene
Bedaŭrinde la unikodaj simboloj de planedoj tamen estas pli malgrandaj en foliumilo de Linux -komputilo.
| Nomo de parametro | Akceptitaj valuoj | Signifo |
|---|---|---|
| y | 1950 ... 2049 | La jaro |
| m | 1 ... 12 | La monato |
| d | 1 ... la lasta tago de monato | La tago de monato |
| lat | 50 ... 70 | La geografia latitudo de loko en gradoj, Norden el terekvatoro |
| tempo | 1 ... 24 | La loka suntempo en entjeraj horoj (Uzu la valuon 24 por loka meznokto) |
| chiuj | 1 | Indiku sur la mapo ankaŭ la simbolojn de planedoj Urano kaj Neptuno |
| unikodo | 1 ... 255 | Kiojn simbolojn indiki en unikodo? (vidu la klarigon de programo) |
| mezo | 12, 24 | Kio estas la RA en horoj en la mezo de ĉiela mapo? |
| nigra | 1, 2 | Vidu la klarigon de programo |
Jen kelkaj gravaj terminoj kiuj aperas en la programo, Astronomia vortaro el Vikipedio.
Eblas startigi la programon planedainfo.html ekzemple ĉi tiel kun nur unu GET-parametro :
505/planedainfo.html?horizonto=1
Ĉi tio nur desegnas la horizontan strekon por la supozaj valuoj de programo, ekzemple por la supoza geografia latitudo 60°N kaj por la loka vera meztago, por la suntempo 12 horoj dum la nuna tago.
La duan parametron oni tamen komencas kun la signo & jene :
505/planedainfo.html?tempo=24&lat=50
Ĉi tio desegnas la horizontan strekon por la meznokto ( suntempo = 24 horoj ) de geografia latitudo 50°N. Oni tute ne bezonas la parametron horizonto=1 se vi donas valuon aŭ por la parametro tempo (loka vera suntempo) aŭ por la parametro lat (geografia latitudo de loko).
Se oni volas ke la planeda programo komencu el io certa tago, oni donu la tutan daton kiel GET-parametroj, kaj la jaron kaj la monaton kaj la tagon de monato, en kio ajn ordo. Ekzemple se ni volas ke la programo komencu el la unua tago de jaro 2000, ni uzu post la signo ? la tri GET-parametrojn y, m, d kun la valuoj y=2000&m=1&d=1 kiel en la sekvanta ekzemplo:
505/planedainfo.html?y=2000&m=1&d=1
Nu, mi tamen pensas ke en futuro oni povus en la programo ankaŭ uzi GET-parametron horizonto por desegni la azimutojn al la horizonta linio. Eble la valuo povus esti 2 por selekti la alternativon "kun Azimutoj" kaj 3 por selekti kaj la alternativon "Linio de Horizonto" kaj la alternativon "kun Azimutoj". Sed ĉi tio estas nur ebleco de futuro.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |