| << | #499 ; Ĉu tamen pravas la sveduloj? |
>> |
Svedujo estas lando iom dubinda. La sveduloj longe opiniis ke ili estus pli bonaj homoj ol ni finnoj. Ili kaj la svedlingvanoj kiuj loĝis en Finnlando estis "Svenska talande bättre folk". Ordinaraj finnoj estis por ili kiel mongoloj?
SKiB aŭ "Svenska Kulturfonden i Björneborg", la sveda kultura fonduso en Pori, konstruas ĝuste nun grandan kulturan centron en la centro de urbo Pori. La nomo de konstruaĵo eble estos "Fiini".
Certe en Pori longe vivis svedlingvanoj. Ekzistas eĉ svedalingva lernejo en la urbo. Tamen la sveda lingvo estis en praktiko relative rara ĉi tie. La situacio de sveda lingvo certe estas tute alia ("pli bona") en la pli suda urbo "Turku", svedlingve "Åbo".
La sveda lingvo bedaŭrinde estas plie devida lernfako en finnaj lernejoj kaj ankaŭ la dua oficiala lingvo en Finnlando, kvankam svedlingvaj fakte estas nur malgranda malplimulto en Finnlando.
Mi mem ŝatas la svedan lingvon, sed miaopinie estas vane por provi instrui du fremdaj devigaj lingvoj por ĉiuj lernejanoj, la anglan kaj la svedan. Esperanto estus la plej bona sola fremda lingvo por finnoj.
En finna politiko aperas nur iom da tiaj opinioj ke la sveda lingvo ne estu enda por ĉiuj. Bedaŭrinde estas neverŝajne ke la situacio de lingva politiko ŝanĝiĝus en proksima futuro. Finnoj devas vivi kun la - por ni ne tre utila - sveda lingvo. Ia mondlingvo la sveda certe ne estas.
Antaŭe Svedujo estis kiel ia politika kaj socia modelo por Finnlando, sed mi ne scias ĉu la situacio plie restas la sama. Klare estas multe da problemoj en Sveduja socio.
Nu, kion ni faru kun la sveda lingvo?
Hazarde mi posedas du malnovaj svedaj navigaciaj jarlibroj, "Nautisk årsbok 1949" kaj "Svensk sjöfartskalender med Nautisk almanack 1972". Ili estas iom aliaj en enhavo.
Mia ideo estas nun por iom utiligi la malnovajn librojn por jaroj 1949 kaj 1972. La libro por jaro 1972 certe estas pli facila kazo. Eblas uzi proksimume same kiel en la antaŭa artikolo por jaro 1953. La libro por jaro 1949 tamen bezonas pli da cerbumado.
La libro por 1972 enhavas iom utilan stelmapon, sed bedaŭrinde ĝi estas por mi ĝena, ĉar estas al la alia direkto. Rektascensio (R.A.) ja kreskas maldekstrumen (maldekstren por norduloj) sur la ĉielo, kaj ne horloĝdirekte (dekstren por norduloj) kiel en la stelmapo.
Sur la stelmapo tamen la angulo de navigistoj, la SHA ("Sidereal Hour Angle") kreskas maldekstren. Egalas ja RA = 360° - SHA kaj ankaŭ al alia direkto SHA = 360° - RA. La anguloj RA kaj SHA do kreskas al kontraŭaj direktoj.
Nu, la ideo de origina stelmapo kredeble estas por bone prezenti la stelojn en meridiano je tagmezo, je 12 horoj loka tempo. La steloj nature tamen ne estas bone videblaj dum tagmezo.
Ekzemple ni vidas ke por junio je loka tagmezo estas en meridiano (sudo) la steloj Rigel, Betelgeuze, Capella, rektascensio proksimume 6 horoj. Ekzemple 12 horoj poste (rektascensio proksimume 18 horoj ; 6h + 12h), je proksimume loka meznokto, estas en sudo la brila Vega, kio apartenas al la tiel nomita "somera triangulo", kun la steloj Deneb kaj la pli suda Altair.
La libro por la jaro 1972 ankaŭ enhavas grafikan kalendaron por planedoj. Ĝi estas utila por solvi la videblecon de ĉielaj objektoj.
Mi selektas por ĉi tiu teksto la planedojn Venuso, Marso kaj Saturno por la printempa vespero, ĉar ili estas bone videblaj post la sunsubiro ĉirkaŭ la printempa ekvinokso. Proksimume la dato 9. aŭ la 10. tago de aprilo ŝajnas interesa ĉar la direktoj de planedoj estas proksimaj unu al la alia.
Nature la navigaciaj libroj ne estas konstruitaj por la tasko por kio mi ilin uzas. La navigaciaj libroj vere ekzistas por navigado sur la maro. Tamen eblas uzi ilin ankaŭ por trovi la proksimumajn direktojn de planedoj. Miaopinie estas senrajte por uzi la jarlibrojn nur dum unu jaro. Eblas ja bone utiligi ilin por studi ĝeneralajn astronomiajn cirkonstancojn por la jaro.
La eraro de maksimume kelkaj gradoj en la rezultoj ne estas katastrofa. Temas pri videbleco de planedoj, kaj eraro de kelkaj gradoj ne aliigos la situacion radikale.
Nu, la fonto nin informas ke por la geografia latitudo 60° norden el ekvatoro okazas sunsubiro 19:06 kaj civila krepusko 19:51 (la Suno 6° sub la horizonto) loka meza tempo. Estu la geografia longitudo de nia loko 23° orienten el Greenwich same kiel antaŭe. Nia loka tempo do estas 1 horo kaj 32 minutoj pli multe ol la GMT (proksimume la sama kiel UT) sur la meridiano de Greenwich.
Kion lokan mezan tempon por selekti? Mi selektas la tempon 20:32 kiam la ĉielo jam estas iom malhela, sed la navigacia krepusko (la Suno 12° sub la horizonto) finas nur je 20:49. La oficiala finna tempo (UT+2h) estas 21:00 kaj la koncerna UT do estas 19:00. Tion ni uzu por trovi la informon por la objektoj.
La planedo Marso ne estas tre brila, sed almenaŭ la deklinacioj de planedoj estas klare pli grandaj ol por Suno.
Por la tempo 09.04.1972 je UT 19 horoj donas la libro por ni proksimume la suban informon:
Suno Venuso Marso Saturno
------ -------- ------- ---------
GHA 104,6° 59,9° 56,1° 61,1°
Dec +7,8° +24,6° +22,9° +19,3°
Ĉi tio informo estas facile uzebla. La angulo GHA estas la horangulo de objekto (el sudo horloĝdirekte) sur la nula meridiano, la meridiano de Greenwich. Nia samtempa loka horangulo estas simple nian geografian orientan longitudon +23° pli multe. Ni ne bezonas aparte pensi pri la steltempo ĉar la horangulo jam enhavas la efekton de steltempo. Ni do kalkulas simple el GHA la proksimumajn valuojn de LHA, la loka horangulo.
Suno Venuso Marso Saturno
------ -------- ------- ---------
GHA 104,6° 59,9° 56,1° 61,1°
+ 23°
LHA 128° 83° 79° 84°
Nun mi tamen devas unue lerni por uzi la tabelojn de H.O. 211 ( de Hydrographic Office ) kiojn la libro por jaro 1972 enhavas. Ili helpos nin por trovi la horizontajn koordinatojn por la objektoj.
La metodo de H.O. 211 estas iom laborema por uzi kaj postulas sian propran formularon. Ĝi konsistas el relative kompakta tabelaro kaj kelkaj kalkulaj reguloj. En la metodo oni uzas logaritmojn, kiel en la bone konataj bazaj formuloj log (a·b) = log(a) + log(b) kaj log (a / b) = log(a) - log(b). Multipliko kaj divido do anstataŭiĝas per adicio kaj subtraho, kio multe faciligas la kalkuladon.
Mi tamen prefere unue solvas la horizontajn koordinatojn de objektoj per la pli granda, sed samtempe por la uzanto pli facila libro "SIGHT REDUCTION TABLES FOR MARINE NAVIGATION" kaj poste la kalkuladon per H.O. 211 nur por unu objekto.
La selektita tempo estu 09.04.1972 je UT 19 horoj (oficiala finna tempo UT + 2 h = 21h) kaj ni uzu la geografian latitudon 60°N. La proksimumaj rezultoj:
Suno Venuso Marso Saturno
------ -------- ------- ---------
LHA 128° 83° 79° 84°
Dec +7,8° +24,6° +22,9° +19,3°
Zn 307° 263° 267° 265° (Azimuto el nordo horloĝdirekte)
Hc -10° +25° +25° +19° (Altitudo super la horizonto)
Nu, la laboro estas ankoraŭ tre multe nepreta, sed ni povas jam konstati kun tuta certeco ke la sveduloj ne pravas. La informo en la libroj ja ne eĉ estas el Svedujo! Do la svedaj libroj atestas nenion pri la prudenteco de sveduloj.
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |